Humurino-2010:
raporto de jaltanoj
La 31-an de marto 19
jaltanoj veturis al Odeso por partopreni la tradician 1-aprilan Feston de
Humuro. La renkontiĝon flanke de odesanoj preparis odesa urba Esperanto-klubo
"Blanka Akacio".
La 1-an de aprilo,
frumatene, ni alveturis Odeson kaj nin renkontis Ihor Glagolevskij, kiu
akompanis ĉiujn al la klubejo. Du el la jaltanoj decidis noktumi en la klubejo,
aliaj veturis al turista bazejo, kiun por ni trovis Tom Ĥaĉatrjan. Post
20-minuta veturado en buso ni atingis la bazon kaj estis tre mirigitaj, ke ĝi
estas ĉe la maro. Ni mendis 2 ĉambrojn kaj plenigis ilin (po 8 personoj en ĉiu
ĉambro). Pagis ni po 40 hrivnoj
por du noktumoj. Reveninte urben, ni ekskursis tra la urbo, ekskursigis nin
Ihor.
Je la 15-a ni kaj la odesanoj
kolektiĝis apud la klubejo, kie Viktor Vilĥa instrukciis ĉiujn pri la konduto en
la Karnavala irado. Ĉiuj ricevis ŝildetojn kaj verdajn tukojn. Al la odesanoj
grandan sloganon "Одесские таланты, учите эсперанто!" (Odesaj talentoj,
lernu Esperanton!) faris la magistrata organizaĵo, kiu respondecis pri la festo. Ni formis kolonon, kaj piede ekpaŝis al destinita por la
kolono loko. La E-kolono estis 12-a el 49, kiuj partoprenis en la tuturba parado. Partoprenon en la demonsracio organizis Tamara Popova, la vic-prezidanto de odesa E-klubo.
En la unua vico paŝis esperantistoj el ambaŭ niaj urboj, en la dua Tamara Popova, Viktor Vilĥa, mi, Ihor Glagolevskij kaj Lilija Solomko. En la kolono estis jaltaj, odesaj esperantistoj kaj studentoj de Politeknika universitato, al kiuj Tamara instruas termodinamikon. Mi estis vestita en frako, imitante Zamenhof. Odesanoj enmanigis al mi grandan flagon, per kiu mi devis svingi kaj kiun de tempo al tempo ili forprenis, ĉar mi jen forgesadis svingi, jen batis iun per la flago.
Marŝis ni gaje,
entuziasme, kantante kaj kriante po trifoje ĥore: "Esperanto estas, Esperanto
vivas!" Jaltanoj kantis "Plenigu la glasojn", "Ra-sa-sa" kaj kune kun la urba
blovinstrumnentara orkestro (kiu ĝuste postsekvis nin) la faman odesan kanton
(tradukitan de Semen Vajnblat) "Ho, Odeso, la perlo ĉe la maro".
Atinginte la
tribunon, ni aŭskultis nemallongan rakonton pri Esperanto, kiun faris per
mikrofono komentisto de la Karnavala irado.
Nian kolonon oni
montris televide, do propaganda celo estis atingita, sed ne tute, ĉar,
bedaŭrinde, ideo surskribi sur niaj sloganoj "www.lernu.net" venis tre malfrue…
Veninte al la fina
loko ni havis eblecon rigardi kaj foti aliajn kolonojn.
Matene la 2-an de aprilo okazis pli detala ekskurso tra
la urbo, kiun gvidis Ihor Glagolevskij. Odesanoj montris al gastoj centron de la
urbo, havenon, Potemkin-ŝtuparon, monumenton al Duko de Richelieu, Voroncovan
palacon, bulvardon je nomo de Ĵvaneckij, artan muzeon, urban ĝardenon kun
skulptaĵoj kaj monumentoj, palacon de Irana Ŝaĥo ktp…
Ne ĉion odesanoj
sukcesis montri, tamen la korton de domo 3 laŭ strato Deribasovskaja ili ne
preterpasis. Ĉi-tie ekde 1957 jaro staras monumento (farita de odesa skulptisto
Nikolao Blaĵkov) al Kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof.
Je la 3-a tage ni venis al
Politeknika universitato (la ejon disponigis Tamara Popova), kie okazis nia
komuna koncerto. La jaltanoj por la koncerto
speciale preparis du sketĉojn. Odesanoj plenumis kantojn, versojn kaj organizis
rolludon, siajn versojn deklamis L.Orajevskaja, laŭreato de internaciaj
literaturaj konkursoj. En la ejo, kie okazis la koncerto, ankaŭ estis ekspozicio
de E-gazetoj kaj kolekto de krokodiloj.
Vespere multaj jaltanoj vizitis
la faman odesan operejon (al kiu la plej ĉipaj biletoj kostis nur 20 hrivnoj),
kiu estas agnoskata kiel unu de la plej belaj konstruaĵoj en la mondo.
La 3-an de aprilo
matene estis libera programo. Je la tria horo tage ĉiuj kolektiĝis en la
klubejo, kie okazis solena ĉetabla renkontiĝo, organizita de la odesanoj (Lilija
Solomko respondecis pri manĝaĵoj kaj regaloj). Sonis kantoj, tostoj.
Dankon al la odesanoj kaj persone
ĉefaj organizantoj Semjon Vajnblat, Tamara Popova, Ihorj Glagolevskij, Viktor
Vilĥa, Tom Ĥaĉatrjan, Lilija Solomko, Ludmila Orajevskaja, Valentina
Pogoreckaja.
Jaltanoj forveturis kontentaj pri
la vojaĝo kaj esperas sekvajare denove esti gastoj de “Blanka Akacio” kaj
partopreni la Paradon.
Jefim Zajdman
* * *