Humurino-2010 kaj esperantistoj (rakonto kun ilustraĵoj)

 Vizito de Jefim Zajdman (kiu ĝuste estis revenanta el JES) al Odeso, meze de la vintro, estis vere neplanita. La plimulto de odesanoj estis aŭ for de Odeso, aŭ fore en siaj okupoj, do tiuj, kiuj tamen renkontis Jefim, poste devis multfoje rakonti pri tiu renkonto. Kaj ju plu ili rakontadis, des pli da diversaj (ofte kontraŭstaraj) detaloj de la ilia interparolo kun Jefim evidentiĝis. Do, kiam oni tamen telefonis al li post kelkaj semajnoj, Jefim estis tre surprizita aŭdi pri la provizora programo.  “Programo de kio?!!” De komuna partopreno en Humurina Karnavalo. Kaj komuna koncerto de odesanoj kaj jaltanoj. “Sed ni verdire celis nur spekti… kaj foti…” konfuzite klarigis Jefim.

Do, “kion fari?”, prijuĝis la jaltanoj. "Partopreni devas esti ne malpli bone ol simple spekti... ĉu ne?" Kaj la komuna preparado, entuziasme, ekis.

Kvankam eblas diri, ke kelkaj revis pri la tago simple pro nura intereso: finfine, intervidi kaj certigi: pri kio tamen temis? Ni vidu...

 

 

 


 

Intertempe, spirito de la urbo atingis sian kulminon.     

Kolektiĝis strangaj personoj…

 

...proponiĝis strangaj objektoj...


... kutimaj homoj fariĝis tiom malmultaj, ke nun aspektis iomete strange.


 

 

 

 

 

 

 

 

Kaj jen - la Festo!!!

 

Odeso salutis la ĵus-vekitajn jaltanojn per griznubega ĉielo (kio ĝenerale ne tiom kutimas por tiu suda urbo) kaj la jena ŝtallitera teksto super la urba stacidomo: "Bonvenon en la urbo-heroon Odeso" (la ordenon de heroo Odeso ricevis post la Dua Mondmilito, kune kun Sebastopolo kaj tiamaj Leningrado - StPeterburgo kaj Stalingrado - Volgogrado).

Kun ĉia seriozeco prepariĝis esperantistoj partopreni en la urba evento…


…konsciante ke estos skrupule rigardataj kaj filmataj de tia armeo da raportistoj.


 

Kaj do finfine ni kolektiĝis apud la klubejo,

pretaj


starti

por aliĝi

aliajn urbajn partoprenantojn.

 

 


 

Pardonu, ĉu vi ne scias, kie troviĝas strato Deribasovskaja?

– Mi ne scias kie estas strato Deribasovskaja?!!.. Mi!!! Mi ne scias kie estas Deribasovskaja?!!!!!!!


 

 

En la plej atistokrata strato de Odeso estis kunvenantaj ĉiuj urbaj kolonoj kiuj formis la Karnavalan Paradon.

Atendante ke la parado eku, ni okupiĝis pri instruado,

nia sano,

kaj kun intereso rigardis

sindonajn laborojn,


vagajn promenojn

kaj voĉajn batalojn.

 


Do jen – ni iru!!!

Iris ni je vicoj korektaj

(kvankam foje devis restarigi ilin).

Esperanta flago montris nian venkan vojon,

sed la tuta mondo estis nia amiko!

 

Ni paradis,

paparazzi nin ĉasis,

Kaj kun ni estis fotoĉasitaj:

Piratoj de moderna tago,


bajkeroj grandaj kaj malgrandaj,


(mense sanaj) doktoroj,

diversnaciecaj dancistinoj,


kuraĝaj musketeroj,

 

futbalistoj (kiuj eĉ nun ne ĉesas trejniĝi por Euro-2012),

knabinetoj,  


kaj, certe, kriŝnaninoj.


Jen ni kriis, jen ni kantis, do proksime al la fino de la piedmarŝo iuj jam raŭkis. Verdire la plej memorinda pri tiu tago restis nia (tute senpreparita) po-tri-foja kriado „Esperanto estas! Esperanto vivas”, de kiu, eble, iuj spektantoj nur sukcesis diveni la vorton “Esperanto”.

Kaj, finfine, – ni atingas la ĉefan tribunon, kie la urba registaro salutas kolonojn kaj diras po kelkajn vortojn pri ĉiu.

 

Tiel finiĝis tiu tago. Ĉu finiĝis? Ni, esperantistoj, estis lacaj, sed kontentaj. La flagoj estis volvitaj, ni iris manĝi kaj poste promenitre malrapide:)

Estis ĵaŭdo, la 1-a de aprilo. La sekva tago (la 2-a de aprilo, kiu enhavis multege da promenoj kaj ankaŭ la Komunan Koncerton de jaltanoj kaj odesanoj) meritas apartan rakonton, sed pro duma manko de fotoj (nia plej produktiva fotisto estis sur la scenejo – rolludis seĝon) ni dume prokrastas tiun taskon.

Kaj sabatvespere jaltanoj jam estis forveturantaj el la Stacidomo kiu daŭre rememorigas pri la heroeco de Odeso. Ni, odesanoj, estis tre kortuŝitaj, kaj speciale venis al la stacidomo por certiĝi ke ili jam forveturis.

 

Nun, intertempe, ni povas ripozi kaj mediti ombre de monumentoj:)


Kio okazis al ni?

Jaron antaŭe mi rigardis Humurinon tra binoklo el mia balkono. Estis festo de la urbo, sed ne mia festo; min interesis observi tion elde malproksimo: diversvestitaj grupoj de homoj, amuzaj (foje) aŭ stultaj (ofte) tekstoj sur plakatoj. Tuto ĉi estis kvazaŭ en alia mondo, preterpasis ne tuŝante.

Jen, ĉi-foje, ni esperantistoj partoprenis en la Parado. La tuto estis ĉirkaŭ ni, kaj ni mem faris ĉion kune, sen dividi nin je aktoroj kaj spektantoj. (Kaj, i.a., prezentis nian movadon, nian lingvon kaj nian ideon al la urbo kaj ties perpleksaj gastoj:)).

Kion plu pri tio? Estis mojose!  

Teksto: Viktor Vilĥa

Fotoj: diversaj fontoj:)

* * *