ODESA HUMURINO

La Rid-Tagon oni nomas “Festo de Koro, sed ne Ŝtato”. Oni festas ĝin en la tuta mondo, sed nenie estas ĝi libertago...


 
Krom unusola urbo: Odeso*.

*Nekredeble, sed estas vero. Per dekreto de la urba registaro, la 1-a de Aprilo estas mallabortago (ekde jaro 2009).

Kio do ekkunligis la riĉan portan urbon kaj Tagon de Stultuloj?

Nescie kial, odesanoj jam delonge estis konataj je sia ŝercemo. Eble tio komenciĝis de la tedemaj turistoj, kiuj ĉiam demandadis la lokanojn kiel atingi la maron. La maro estas tre facile trovebla en Odeso, ĉar a) estas ĉiam oriente de la urbo; b) ĉiuj stratoj estas rektaj; c) nature, la stratoj malsupreniras direkte al la maro. Sed odesanoj trovis specialan amuzaĵon en tio ke montradi la kontraŭan direkton al kredema demandanto – certe, tute senmalice.

Aŭ eble, pro tio ke Odeso ĉiam estis hejmo al 100 diversaj naciecoj, do ĉiuj ili ĉiam elpensadis ŝercojn pri unu aliaj.

Poveste, pro la verkistoj de Ilfа kaj Petrovа, kies noveloj “12 Seĝoj” kaj “Ora Bovido” iĝis verŝajne la plej konataj satiraj verkoj en la iama Sovetio.

Aŭ simple pro tio, ke la Odesa teamo dum multaj jaroj venkadis la ĉampionaĵon pri Ŝerco kaj Sprito en iama Sovet-Unio: "KVN"…

...Kiam en jaro 1972, pro politikaj kialoj, KVN estis malpermesita, la odesaj KVN-anoj, post nelonga pripenso, decidis krei lokan Karnavalon de Humuro (la nomo “Humurino”, ukr. “Гуморина”, rus. “Юморина” – estis elpenso de Oleg Staŝkeviĉ, tiama KVN-ano kaj nun literatura sekretario de famega satira verkisto Miĥail Ĵvaneckij).

Kaj do en jaro 1973 okazis Humurino la unuan fojon.


 
 
 
 
 
 
 
Ĉiujare la aranĝo kreskis, ĝis ke unujare mem, sendezire, ĝi fariĝis ŝerco... La 1-an de Aprilo 1976 amaso de homoj sur Apudmara (Primorskij) bulvardo atendis pafon de la antikva kanono, kio devontis komenci la feston. Sed la urba registaro, ektiminte, subite ĝin malpermesis.

Dum jaroj 1976-1986 Humurino estis prohibita, sed diversaj 1a-Aprilaj aranĝoj okazadis en multaj odesaj institutoj, kluboj kaj lernejoj… Urbanoj festadis Humurinon, malgraŭ la malpermeso.

Finfine, en 1987 jaro Humurino estis renaskita – kvankam ĝis ke la aranĝo atingu la iaman nivelon, multe da laboro restis antaŭe…

Diversaj aranĝetoj okazadis (kaj okazadas) ene de la festivalo.

La 1-an de Aprilo kaj en ĉirkaŭaj tagoj en Odeso koncertadas ukrainaj kaj rusaj humuristoj. Unu de Humurinoj estis dediĉita al 60-jariĝo de Miĥail Ĵvaneckij. Dum unu alia okazis ŝerca „Ekstrema kunveno de la Humura Partio”, kiu tondre vokis ŝanĝi la ŝtatajn leĝojn tiel, ke “estu rideble al ĉiuj sed ne nur al kelkaj”. En 2005 la Humurinon oni dediĉis al la 75-jariĝo post eldono de la “Ora Bovido”.

Okazadas diversaj strataj konkursoj, ekspozicioj ktp. Tiuj aranĝoj ne estas tro specialaj: ja dum ajna alia festo vi povas sperti, ekzemple, konkurso pri manĝado de varenikoj aŭ monstrado de retro-aŭtomobiloj...

Pro iaj kialoj, multegaj slultuloj kreas vicon por eniri Muzeon de Literaturo ĝuste en tiu tago. Tradicio, naskiĝinta en 1990-aj (fakte, dank al M. Ĵvaneckij), estas krei skulptaĵojn de “odesaj herooj”. Ĉiujare, en la ĝardeneto de la Literatura Muzeo, oni malfermas novan monumenteton. Ekzlemple, la unua estis skulptaĵo (ideo de M. Ĵvaneckij kaj efektivigo de konata rus-kartvela skulptisto Rezo Gabriadze) al la persono de plejmultaj odesaj anekdotoj: S-ro Rabinoviĉ. En la sekva jaro – al persono de unu odesa kanto, “Venero eliranta el maro"… kun remilo: Fiŝistino Sonja.

Dum 1989-1995 ĉiujare estis emisiitaj "odesaj humuraj moneroj" subskribitaj far "ŝtata" "Falsmonistejo de Odeso-Panjo".


 
 
 
 
 

Verdire, multaj homoj venas al Odeso simple por surmeti perukojn, pentri vizaĝojn kaj miri kiom da stranguloj:) estas surstrate dum tiuj tagoj. (Tio certe ne koncernas nin, seriozajn esperantisojn:), kiuj venas ĉi tien nure por prezenti Esperanton dum la Karnavalo).

Granda Karnavala Parado, la ĉefa evento de Humurino, estis finfine restarigita en jaro 1997. Ĉar al organizado de la aranĝo aliĝis la urba registaro, kaj la Karnavala Parado atingis nekonatan antaŭe larĝecon.

La Parado iras elde la plej konata odesa strato Deribasivska, trapaŝas la centran straton Riŝelievska (kiu ligas Urban Stacidomon kaj Operejon) kaj fine atingas la grandan placon Kulikovo Pole. Ĉiu speco de urbanoj tre fieras formi sian propran kolonon en ĝi. Estas kolonoj profesiaj kaj laŭinteresaj; iuj paradanoj kantas mantrojn, kaj iuj ludas piedpilkon...

Kaj en jaro 2010, unuafoje, inter tiuj estis

                                                                                                         NI!!!

                                                                                                                                                       kolono de esperantistoj.

Sed tio estas jam tute alia rakonto:)

 

***